Pola Rezistomovado

La unuaj partizanoj dum la Dua Mondmilito sub gvido de majoro Henryk Dobrzański - Pollando, aŭtuno 1939

La Pola Rezistomovado en la Dua Mondmilito, kun la Pola Enlanda Armeo fronte, estis la plej granda rezistomovado en la tuta okupaciita Eŭropo, kiu agadis en polaj zonoj okupaciitaj kaj de Tria Regno kaj de Sovetunio. Ĝia plej granda evento montriĝis la Ribelo de Varsovio. La Pola Rezistomovado famiĝis ĉar rompis la germanajn liverliniojn por la Orienta Fronto, havigis militan spionadon por Britio, kaj savis pli da vivoj de judoj en la Holokaŭsto ol ajna alia organizaĵo aŭ registaro de la okcidentaj Aliancanoj.[1] Ĝi estis organizata en Pola Subtera Ŝtato.

La pola rezistado ne limiĝis nur al la germana invado en Pollandon kaj iom posta soveta invado en Pollandon, sed daŭris dum la tuta okupado ĝis fino de la milito. Oni eldonis kelkcent gazetojn, en la lando kiel "Biuletyn Informacyjny", kaj eksterlande, ekz. "Wieści Polskie". Krome, poloj batalis en preskaŭ ĉiuj frontoj de la mondo.

  1. [Names of Righteous by Country http://www.yadvashem.org/righteous/statistics Arkivigite je 2017-11-16 per la retarkivo Wayback Machine] Alirita la 24an de januaro 2019.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search